Ĉi tie troviĝas oficiala reprezentejo de interreta irado kacen. Ĉi tien oni estas direktataj.
Kion tio signifas?!
Se vi aperis en ĉi tiu retpaĝo, tio signifas nur jenon: vi estis direktita iri kacen. Krudmaniere, sed elegante: per vizitado de ĉi tiu paĝo.
Kiel tio povus okazi al mi?!
Jen la plej oftaj kialoj:
Vi tedis vian konaton per viaj stultaj demandoj, petoj aŭ konsiloj;
Vi promesis al redaktoro de iu E-revuo artikolon (raporton, recenzon, noticon), sed ne sendis ĝin jam ene de 1 jaro;
Vi ofendis vian konaton per malatenta eldiro: tuŝis ties religiajn, politikajn, muzikajn kaj ceterajn vidpunktojn kaj gustojn, aŭ alimaniere penetris lian internan mondon kaj ekkritikis tion, kio karas por li;
Vi sendis al via konato 10-foje la saman mesaĝon kun propono aliĝi al vialanda E-asocio;
Vi nomis raŭmiston finvenkisto aŭ inverse;
Vi proponis reformi alfabeton de Esperanto;
Oni aludas, ke oni ne pagos al vi la ŝuldon, ne donos salajron, ne seksumos kun vi;
Oni simple ne volas interkomunikiĝi kun vi. Ankaŭ tio okazas;
Vi tro ŝatas fotojn de nudaj knabinoj aŭ alimaniere tedegis al ĉiuj esperantistoj.
Certe, ekzistas varianto, ke vi trafis ĉi tien hazarde, trovinte ĝin, ekzemple, per serĉ-maŝino. Do ekcerbumu: eble vi serioze rekonsideru vian vivkoncepton, se eĉ serĉ-maŝinoj proprainiciate direktas vin kacen?
Kion mi nun faru?!
Ni konsilas:
Rekonsideri vian rilaton al certaj homoj aŭ aferoj;
Serioze koleriĝi je tiuj homoj/aferoj;
Fiksi ĉi retpaĝ-adreson kaj sekvafoje sendi ĝin al tiu, kiun VI volas direkti iri kacen.
Do, kiel mi nun vivu?!
Memoru: vi ne estas la unua kaj ne estas la lasta, kiu estis direktita iri kacen. La retpaĝo estis lanĉita la 17-an de septembro 2005, kaj ekde tiam ekzakte 39566 esperantistoj estis direktitaj iri kacen. Ĝoju!
Estu atenta pri falsaĵoj: tiu ĉi retpaĝo estas origina kaj unika. Ni konstante perfektigas ĝin.
Sciu: dank`al speciala interaktiva instalaĵo ĉiufoje, kiam iu iras kacen, en la Ĉefsidejo de la Oficiala direktigo el son-aparatoj aŭdiĝas softa malgaja suspiro. Ni estas informataj pri via sorto. Kacen-direktejo amas vin!